La Asocio de Esperantlingvaj Mikronacioj - The Association of Esperanto-speaking Micronations
Mikro-Esperantujo estas intermikronacia organizaĵo fondita kun la celo de kunlaboro kaj reciproka helpo inter esperantlingvaj mikronacioj. Mikro-Esperantujo ne estas diplomatia organizaĵo en la senco de formala diplomatio, nek alianco aŭ traktata organizaĵo. Mikro-Esperantujo ekzistas anstataŭe por la antaŭenigo de la lingvo Esperanto, por antaŭenigi ĝian uzon en ĉiu membroŝtato kaj ĝian antaŭenigon en la mondo. Membroŝtatoj faras la lingvon Esperanto parto de ĉiu el siaj nacioj, establante kaj aplikante ĝin kiel oficialan lingvon kaj uzante ĝin en la ĉiutaga vivo. Membroj de Mikro-Esperantujo plie promesas helpi siajn kunmembroŝtatojn en la uzado de Esperanto kiel parto de ilia nacia disvolviĝo.
Mikro-Esperantujo is an intermicronational organization founded with the intent of cooperation and mutual assistance between Esperanto speaking micronations. Mikro-Esperantujo is not a diplomatic organization in the sense of formal diplomacy, nor is it an alliance or a treaty organization. Mikro-Esperantujo rather exists for the furtherance of the Esperanto language, to promote its use in each member state and its furtherance in the world. Member nations make the Esperanto language a part of each of their nations, establishing and applying it as an official language and using it in daily life. Members of Mikro-Esperantujo additionally pledge to assist their fellow member nations in the usage of Esperanto as a part of their national development.
Membroŝtatoj devas adopti kaj uzi la lingvon Esperanto kiel oficialan lingvon de sia lando. Membreco postulas iun demonstreblan uzon de Esperanto en ĉiu membroŝtato, ĉu per korespondado, sur ŝildoj, sur monbiletoj, sur oficialaj dokumentoj, en retejo aŭ aliaj amaskomunikiloj. Esperanto ne devas esti la sola oficiala lingvo por la membroŝtatoj.
Member nations must adopt and use the Esperanto language as an official language of their country. Membership requires some demonstratable use of Esperanto in each member nation, be it via correspondence, on signs, on banknotes, on official documents, on a website or other media. Esperanto does not need to be the only official language for member nations.